Tuesday, November 1, 2011

Ĉe la 18-a Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto [ARE] (Parto 3 de 3)

Read this post in English.

[Tiu ĉi blogaĵo estas la tria kaj fina parto de tri-parta serio pri mia semajnfino ĉe la 18-a Renkontiĝo de Esperanto (ARE). Jen Parto 1. Jen Parto 2.]

Lundo, la 10-a de oktobro estis la tria kaj fina tago de ARE 2011. Post la oficiala fermiĝo de la Renkontiĝo, mi aĉetis ekzempleron de La Eta Princo, Esperantlingva versio de la fama franclingva romano Le Petite Prince.
La Eta Princo (Esperantlingva versio de Le Petite Prince)

La libro mem estas belega, kun malmola kovrilo kaj koloraj desegnoj de la originala aŭtoro. Mi iom legis la originalan version kiam mi studis la francan, sed estis malfacila por mia mezalta nivelo de la franca. Mi legas multe pli bone en Esperanto, kaj ĉi-foje mi komprenis ĝin pli bone kaj ĝuis ĝin pli.

Ni babilis (ankoraŭ en Esperanto) survoje al Albany, kaj post kiam ni tagmanĝis, Krisjo[EN] kaj Kaitlyn foriris al Roĉestro. Mi pasigis la restaĵon de la tago ludante flugdiskon (tio estas, Frisbee, prononcata proksimume „FRIZ-bi”) ĉe parko kun miaj geamikoj en Albany. Estis strange paroli la anglan, kaj kelkefoje mi senintence preskaŭ ekkriis „iru, iru!” „jen!” „ho, ve!” „ĉuu??” kaj aliajn esperantaĵojn.

Mi malĝojis forlasi Esperantujon, kaj ŝajne, mi cerbo sentis sin simile. 
Katilyn, mi, kaj Krisjo ĉe ARE 2011
~

2 comments:

  1. Kara Andreo:
    Estas tre interese por mi legi la rakonton pri ARE 2011, kaj pli bone scii ke vi loĝas en Albany.

    Mi loĝis en Loudonville, proksime de Albany, ekde 1992 ĝis 2002. Mi ĉeestis 8 de la unuaj 10 renkontiĝoj en Okemo, la antaŭanto de ARE. Nun mi loĝas en Kalifornio, kaj mi ne longe povas viziti ĝin. Vi povas vidi multajn fotojn de Okemo en miaj retpaĝoj. Vi rekonos kelkajn el la ĉeestantoj. Vi povas skribi al mi al Enrike ĉe aol punkto com

    Okemo 2001
    http://esperantofre.com/okemo/Oke2001.htm

    Okemo 2002
    http://esperantofre.com/okemo/

    Enrique

    ReplyDelete
  2. Kara Enrique:
    Dankon pro via komento. Mi ĝojas, ke vin interesis mia rakonto. Jes, Loudonville estas tre proksima al Albany. Estas domaĝe, ke vi ne plu loĝas tie ĉi.

    Dankon pro la informo, kaj pro la fotoj; Mi ne sciis pri Okemo. Kaj jes, mi ja rekonas kelkajn vizaĝojn!

    Amike,
    Andreo

    ReplyDelete